Pri kinofestivalo

Esperanta Kinofestivalo estas internacia sendependa kinofestivalo en internacia lingvo Esperanto.

Difino1: La kinofestivalo rompas ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigas stereotipojn, kaj pruvas, ke ne ekzistas baroj por komunikado.

Difino2: Ni vivas en la mondo plenplena de limigoj. Komence gepatroj kaj poste la socio diktas al ni kiel vivi en fermita spaco. Oni devigas nin pensi steriotipe por poste pli facile regi nin. La socio foje devigas nin agi tiel, ke tio foje komencas kontraŭstari la naturon. Pere de kinematografio eblas prezenti kaj transdoni kuraĝajn ideojn al kutimaj homoj. Kino estas tiom esprimplena arto, ke ĝi tuŝas ĉiun, devigas pensi kaj donas alian nivelon de pensado.

Difino3: La bazon de kinofestivalo kreas reciprokan estimon al diversaj lingvoj kaj kulturoj, egalecon inter lingvoj kaj popoloj, kaj kulturan diversecon.

Celoj

  • Subteni Esperanto-kinarton kaj motivigi aŭtorojn krei modernajn sonvidajn verkojn.
  • Montri praktikan utilon de la internacia lingvo Esperanto kiel justa peranto de naciaj kulturoj.
  • Prezenti sendependan kinarton sen ajna lingva, politika kaj aliaj cenzuroj.

Taskoj
  • Doni ŝancon al komencantaj aŭtoroj montri sin en Esperanto-kinarto.
  • En konkurado elekti plej bonajn verkojn.
  • Fondi tradician kulturan eventon, popularan kaj estimatan inter esperantistoj kaj neesperantistoj.
  • Starigi krean etoson de kompreno inter aŭtoroj kaj publiko.

La labora lingvo de festivalo estas Esperanto.

Loko kaj tempo

La unua Kinofestivalo okazos en San-Paŭlo (Brazilo) ekde la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 dum TAKE.

La retejo de TAKE: www.kongreso2011.org.

Fondintoj

La fondinto de Kinofestivalo en Esperanto estas Aleksander OSINCEV kaj krea unuiĝo Filmoj sen limoj. Aŭtoroj de koncepto de Kinofestivalo estas Aleksander OSINCEV, Jaroskav KIKAVEC, Darja OBRAZCOVA, Sergej KOROL, Svetozar LAPŜIN.

Organiza teamo

Organiza teamo konsistas el Direktoto de la Kinofestivalo, internacia ĵurio, krea unuiĝo Filmoj sen limoj kaj loka organiza teamo.

Direktoro de la Kinofestivalo administras agadon de ĉiuj grupoj, subtenas kontakton kun distribuantoj, kontaktas reĝisorojn kaj partnerojn, solvas ĝeneralajn, strategiajn kaj financajn demandojn, administras retejon de la Kinofestivalo.

Internacia ĵurio konsistas el estimataj E-artistoj. Internacia ĵurio spektas la alsenditajn videajn materialojn en konkursaj programoj, pritaksas ilin laŭ antaŭe pridiskutitaj kaj pretigitaj kriterioj kaj elektas gajnintojn en ĉiu konkursa nomumo.

Filmoj sen limoj administras prilaboron de filmoj, tradukon kaj dubladon en Esperanton. Tiu ĉi grupo kune kun la ĉefa surloka partnero elektas filmojn por nekonkursa programo.

Loka organiza teamo konsistas el esperantistoj-volontuloj, loĝantaj en la lando kaj urbo de la Kinofestivalo. Tiu grupo konsistas el du teametoj: unu informa kaj dua teknika. La informa okupiĝas pri informado kaj la teknika pri la Festivalo mem. La grupoj helpas trovi taŭgan ejon, helpas pri transportado, akceptas gastojn kaj loĝigas ilin.