Konkurso Reguloj Aliĝilo

Anonco

Krea unuiĝo Filmoj sen limoj prezentas konkursan programon de Esperanta Kinofestivalo.
Nuntempe la vivo tre rapidas, ĝi kvazaŭ kuras. Ni perceptas la mondon en mallongaj momentoj. La formato de mallongegaj videoj iĝas kutimo. En iu ajn momento, en iu ajn loko, per iu ajn mediilo ĉiu el ni povas facile registri, spekti videon.

Videoj, kiuj daŭras dum 5 sekundoj, 15 sekundoj kaj 30 sekundoj, estas facile produkteblaj kaj sufiĉe malkutimaj. Provi espliki la ideon nur per kelkaj kadroj.

Ĉu vi pretas? Ĉu vi sukcesos fari tion?
Krei videon, kiun spektos miloj da spektantoj per diversaj spektiloj: ĉu en interreto, ĉu en poŝtelefonoj, ĉu en televido. Vi povas iĝi fama dum 5 sekundoj kaj ricevi premion!

Ĉio iĝas ebla, se vi spektos la mondon per objektivo.

Etapoj

La konkursa programo de la Kinofestivalo konsistas el tri etapoj:
De la 01-a de aprilo ĝis 20-a de junio 2011 — Akcepto de videoj por la konkurso.
La 20-an de junio 2011 — Fino de la akcepto kaj starto de voĉdonoj de ĵurio.
La 13-an de julio 2011 — Premia Ceremonio dum la Solena Fermo de la Kinofestivalo.

Kategorioj

La konkursan programon de la Kinofestivalo partoprenas nur videoj, kiuj daŭras dum 5 sekundoj, 15 sekundoj kaj 30 sekundoj. Se la video ekhavas signifan informon skriban (surskribajxoj, subtekstoj) aŭ parolan (dialogoj, monologoj), ĝi devas esti en Esperanto.

  • La plej bona mallongega video 5-sekunda.
  • La plej bona mallongega video 15-sekunda.
  • La plej bona mallongega video 30-sekunda.
  • La plej humura mallongega video.
  • La premio de publiko.

Ĵurio

  • Manolo Pancorbo (Hispanio)
  • Floréal Martorell (Francio)
  • Anatolij Krasnokutskij (Rusio)
  • Chuck Smith (Germanio-Usono)
  • Eric Languillat (Francio-Germanio)

Priskribo

Partoprenantoj de konkursa programo de Kinofestivalo devas akcepti Regulojn de la konkurso.

Por partopreni la konkurson necesas plenigi la aliĝilon, akcepti la Regulojn kaj sendi videon.

En la konkurso povas partopreni videoj, kiuj daŭras dum 5 sekundoj, 15 sekundoj kaj 30 sekundoj. La daŭro de antaŭtitoloj kaj posttitoloj ne estas enkalkulata. La antaŭtitoloj devas daŭri maksimume 1 sekundon kaj posttitoloj 2 sekundojn.

Teknikaj postuloj:
Formato de video: avi, mov, mpg, mpeg, mkv, mp4.
Grando: ĝis 300 MB.

La video devas havi trajtojn de filmo (enhavo, senco, ideo)

Se la video ekhavas signifan informon skriban aŭ parolan, ĝi devas esti en Esperanto.

Grava postulo: en videoj estas malpermesataj: propagando de perforto, naciismo, pornografio, seksaj kaj aliaj perversoj, komerca reklamo.

Ne ekzistas aĝaj limigoj por partoprenantoj.

La organizantoj rajtas malakcepti la videon sen klarigoj.

La partopreno estas senpaga. Kvanto de videoj de unu aŭtoro ne estas limigita. La aliĝilon plenigas nur unu aŭtoro de video, kaj li (neniu alia) partoprenas la konkurson. Se aŭtoro partoprenas kun kelkaj videoj, li ĉiufoje plenigas la aliĝilon.

Se vi plenigas aliĝilon kaj sendas videon, tio signifas, ke vi akceptas la suprajn kaj detalajn regulojn.

La aŭtoro, kiu plenigas aliĝilon kaj akceptas Regulojn atribuas al sia video permesilon de Krea Komunaĵo (Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita (CC BY-SA 3.0) — creativecommons.org).

Por ekscii pli da detaloj, bonvolu legi la detalajn regulojn.