Populara interreta sendependa movada bulteno "Libera Folio" publikigis intervjuon kun Aleksander Osincev, direktoro de Kinofestivalo.
"En la dua semajno de julio en San-Paŭlo, Brazilo, okazis la unua Esperanta Kinofestivalo samtempe kun tri grandaj Esperanto-kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto, Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Niajn demandojn pri la filmfestivalo respondas ĝia direktoro, Aleksander Osincev el Rusio, kiu en komuna intervjuo kun Libera Folio kaj Transparent Language rakontas, ke multaj spektantoj tre ŝatis la prezentadon, dum iu plendis pri prezento de "erotikaĵo kun tekstoj en Esperanto". "Tiu plendo klare montris, ke mi atingis la celon, kiun ni starigis antaŭ ni: rompi ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigi stereotipojn. Kaj evidentiĝis, ke ni romparas stereotipojn pri Esperanto inter esperantistoj", opinias Aleksandr Osincev. Sur la negativa flanko li notas, ke la kinofestivalo por li rezultis en granda ŝuldo. "