Partneroj kaj sponsoroj


Niaj partneroj



TEJO Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Niaj sponsoroj



FAME Fondaĵo por la subteno de internaciaj kompreniloj


Niaj informaj partneroj



Varsovia Vento Podkasto "Varsovia Vento"

Specialaj dankoj



Wailler Wailler Meneses  (Kostariko)
Aspektigisto, 3D-animaciisto
Retejo:
http://wailler.com/
Sergej Korol Sergej Korol (Rusio)
Fakulo pri verkado de reklamaj kaj kreaj tekstoj, blogisto
Retejo:
http://ctrl-c-writer.ru/


Kiel iĝi partnero aŭ sponsoro?

Nek unu festivalo povas okazi nur per fortoj de ĝiaj organizantoj. Ankaŭ ni bezonas helpon de partneroj kaj sponsoroj. Inter niaj sponsoroj ni ŝatus vidi firmaojn kaj organizojn, direktitajn al intelektula junularo kaj kreemaj homoj, formantaj sian renomon per la terminoj: kreemo, individuemo, freŝaj ideoj kaj pensmaniero, neordinareco k.t.p.

Esperanta Kinofestivalo serĉas:



Ĝeneralan partneron:

Ĝenerala partnero de Kinofestivalo estas firmao, kies aktivado estas forte ligita kun kinarto kaj kinoprocezoj. Tio povas esti ekzemple produktado aŭ luado de speciala kino-aparataro (kameraoj, help-aparataro, lum-apartatro, ekranoj k.t.p.).

Ni atendas, ke la Ĝenerla partnero helpos al kinofestivalo finance. Kontraŭ tiu partnereco ni okazigos vastan informan kampanjon ankaŭ por celpubliko de Ĝenerala partnero. La detalojn eblas legi en dokumento Propono al Ĝenerala partnero/Oficiala partnero. Ni povas priparoli diversajn kondiĉojn.


Oficiala partnero:

La oficiala partnero estas formao aŭ organizo, kiuhavas fortan ligon kun kinarto aŭ eĉ entute ne havi ĝin.

Ni proponas partnerecon al:

  • Kinejoj, kiu pretas disponigi siajn spacojn por niaj eventoj.
  • Filmodistribuantoj.
  • Kinoproduktantoj, kiu pretas disponigi al ni necesan specialan aparataron (videokameraojn, ekranon, kasedo-ludilon, sonsistemon k.t.p.).
  • Poligrafiaj kompanioj, kiu pretas presi inform-reklamajn produktojn de la Kinofstivalo.
  • Produktantoj aŭ vendantoj de manĝaĵo, kiuj povus esti bezonataj por solena festenoетов (trinkakvo kaj senalkoĥolaj trinkaĵoj, alkoĥolaj trinkaĵoj, fromaĝoj kaj kolbasoj, dolĉaĵoj k.t.p.).

De niaj oficialaj partneroj ni atendas aŭ financan, aŭ materian helpon. La detalojn eblas legi en dokumento Propono al Ĝenerala partnero/Oficiala partnero.

Ni povas priparoli diversajn kondiĉojn.

Krom tio, vi rajtas uzi gazetaran komunikon sube.


Informa partnero:

Ni bezonas diversajn informajn partnerojn. Ili povas esti amaskomunikiloj (presaĵoj, televidilo, radio) kaj interretaj komunikiloj (retejoj, blogoj, portaloj). Ni invitas al kunlaboro aliajn kinofestivalojn, kinoklubojn, kinoorganizojn por interŝanĝi informojn, filmojn, reciprokan reklamon kaj subtenon. La detalojn eblas legi en la Propono al informa partnero.


Ni pretas kunlabori kun ĉiuj, kiu ne estas indiferenta pri la sorto de Esperanta kaj sendependa aŭtora kinarto, kiu sentas proksimecon de celoj kaj ideoj de kinofestivalo, kiu pretas subteni niajn iniciatojn kaj helpi okazigon de nia Kinofestivalo, por ke ĝi iĝu granda evento en Esperantujo kaj ekster ĝi.

La liston de niaj partneroj kaj sponsoroj vi povas legi supre de tiu ĉi paĝo kaj en la plej malsupra parto de ĉiu paĝo de retejo. Se vi pretas trafi ĉi tiun liston, bonvolu skribi al retpoŝto: kinofestivalo@gmail.com, direktoro de Kinofestivalo, Aleksander OSINCEV.