Estimataj gekolegoj!
La unua Esperanta Kinofestivalo okazos de la 10-a de julio ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo, laŭ adreso: Faculdade Santa Marcelina (FASM), Strato Dr. Emílio Ribas, 89, Perdizes.
La Kinofestivalo estas malfermita por ĉiuj, sed por rajti viziti ĝin kiel reprezentanto de amaskomunikilo, necesas registriĝi. Bonvolu sendi al retadreso kinofestivalo@gmail.com la sekvajn informojn:
- Nomo de amaskomunikilo
- Nomo de reprezentanto
- Posteno
- Kontakta retadreso
- Kontakta telefono
- Rimarkoj
Ni atendas viajn petojn!
Krom tio, vi rajtas uzi gazetaran komunikon.





