Specialaj eventoj

la 13-a de Julio
13:30

Dum la 1,5-hora programero ni ŝatus prezenti la plej grandan kolekton de subtekstoj en Esperanto, rakonti pri ĝia historio, rakonti, kiel ĝi funkcias kaj kiel ĉiu deziranto povas kontribui al ĝi.

Krom tio mi rakontos pri kaŝitaj procezoj malantaŭ la retejo, pri manieroj de kunlaboro kaj “kvalita ĉeno”.

Dum la programero la kunlaborantoj de Verda Filmejo povos ekvidi unu la alian kaj konatiĝi persone, ĉar inter kunlaborantoj estas multaj brazilanoj.

la 13-a de Julio
10:00
Dum 1,5-hora metiejo ni planas rakonti kaj montri, kiel eblas krei kaj traduki subtekstojn eĉ por nefakuloj. Multaj ekzercoj kaj ekzemploj klarigos al vizitantoj bazajn principojn de subtekstigado. Mi planas prezenti diversan programaron kaj diversajn formatojn.

Dum 1,5-horoj ni ŝatus skizi la modernajn problemojn de aŭtorrajto kaj kopirajto, analizi ilian detruan karakteron por E-kulturo kaj prezenti solvojn, kiel eblas riĉigi E-kulturon uzante modernajn liberajn permesilojn.

Ni prezentos la movadon ĉirkaŭ liberaj verkoj, kiu iĝas pli kaj pli populara. Mi rakontos sekreton, kiel eblas perlabori per liberaj verkoj en nuntempa mondo de severa kopirajto kun multaj ekzemploj.

la 10-a de Julio
10:09
Ni ŝatus inviti fotistojn kaj fotoŝatantojn partopreni la nekonkursan fotoekspozicion enkadre de la unua Esperanta Kinofestivalo.