Ni ŝatus inviti fotistojn kaj fotoŝatantojn partopreni la nekonkursan fotoekspozicion enkadre de la unua Esperanta Kinofestivalo.
Ni ŝatus inviti fotistojn kaj fotoŝatantojn partopreni la nekonkursan fotoekspozicion enkadre de la unua Esperanta Kinofestivalo.La temo de la ekspozicio estas "Kio estas libero?".
Evidentiĝas ke "liberon" ĉiu komprenas laŭ sia maniero. Por ĉiu ĝi signifas ion apartan. Samkiel per filmoj ni provos ekspliki, kion signifas vivi sen limigo, samtiel ni ŝatus ekscii, kion signifas libero por vi.
La limdato por alsendi la fotojn estas la 20-a de junio 2011.
La fotojn ni akceptas elektronike ĉe retadreso: kinofestivalo@gmail.com kun la temo "Kio estas libero?"
La partoprenontoj de la ekspozicio ricevos diplomojn.
Rafael Henrique Zerbetto,
Kunordiganto de fotoekspozicio
Aleksander Osincev,
Direktoro de Kinofestivalo




