Kontribui

Vi povas grave kontribui al Kinofestivalo, eĉ se vi ankoraŭ ne scias kiel.Vi povas iĝi:

  1. Volontula organizanto
  2. Informanto
  3. Amiko de Kinofestivalo
  4. Subtenanto
Volontulaj organizantoj

Volontulaj organizantoj ne ricevas salajron pro sia laboro, sed havas ŝancon ricevi valoran sperton, kiun ili povas indiki en sia vivresumo kaj kiu aspektos valore, ĉar temas pri internacia aranĝo. Krom tio, la volontulaj organizantoj senpage vizitas la kinofestivalon kaj havas pliajn avantaĝojn.

Kontribuante al Kinofestivalo eblas montri kaj uzi siajn diversajn talentojn kaj efektivigi ideojn, kiujn oni ne povis realigi aparte. Oni povas uzi siajn profesiajn konojn kaj simple energion kaj entuziasmon. Se vi opinias, ke vi povas esti utila por la Kinofestivalo, ne hezitu skribi al ni! (kinofestivalo@gmail.com)

Por kio esti volontulo? Kio estas interesa en tio?
  • Vi helpas evoluon de Esperanta kinarto.
  • Vi faras historion kaj partoprenas la unikan eventon, kiu ĝis nun ne ekzistis.
  • Vi iĝas parto de granda kaj promesa projekto.
  • Vi provas vin en novaj aktivaĵoj kaj plibonigas viajn kapablojn.
  • Vi lernas labori en malfacilaj kondiĉoj, uzante limigitajn resursojn.
  • Vi kreskas kaj ricevas valoran profesian sperton.
  • Vi havas ŝancon utiligi kaj plivastigi viajn profesiajn konojn kaj scipovojn.
  • Vi konatiĝas kun novaj homoj kaj laboras kun samideanoj.
  • Vi sentas apartenon al krea komunumo.
  • Vi havas aliron al plej freŝa informo pri aktivaĵoj de Kinofestivalo.
  • Vi spektas filmojn!
Informanto

La internacia Esperanta kinofestivalo estas bonega okazo kaj informa puŝo por amaskomunikiloj kaj al ĉiuj por informi pri praktika utilo de Esperanto, informi pri tio, ke Esperanto-kulturo estas viva kaj unika.

Pro tio ni serĉas informantojn, kiuj povus informi gazetaron kaj amaskomunikilojn en sia lando en sia nacia lingvo.

Speciale por faciligi informan laboron, ni tradukas la regulojn de konkursa programo en multajn lingvojn. La gazetara komuniko ankaŭ estas en multaj lingvoj.

Eĉ se vi ne scias, kiel labori kun amaskomunikiloj, ni instruos al vi la bazajn paŝojn, kiujn vi poste povas utiligi en via profesia medio.

Nia celo estas per nia nekutima konkursa programo interesigi neesperantistojn ekinteresiĝi pri Esperanto kaj eĉ krei videon en ĝi.

Se vi havas retejon aŭ blogon, bonvolu meti la informon pri la kinofestivalo kaj reklamfilmeton en ĝin. La konkursa programo daŭras nur du monatojn, do ni tre aktive informas ĉiujn pri ĝi.

Se vi ŝatus helpi al ni informi pri la Kinofestivalo, ne hezitu skribi al ni (kinofestivalo@gmail.com)!

Kiel iĝi amiko de Kinofestivalo?

Neniam estas tro multe da amikoj. Tiuj estas homoj, al kiu ni fidas, kies neprofitcelan helpon ni povas atendi. Speciale en tiom zorgoplena evento kiel internacia kinofestivalo.

Malgraŭ ke la festivalo estas nekomerca evento, por prepari ĝi sur bona nivelo bezonatas multaj resursoj. La helpo de partneroj kaj sponsoroj povas helpi solvi gravajn bazajn taskojn, sed restas multege da malgrandaj zorgoj, por solvi kiujn bezonatas multaj manoj. Via helpo povas esti diversa de praktika laboro pri organizado surloke ĝis spirita subteno kaj bonaj konsiloj.

Ni ĝojos pri ĉia via helpo.

Se vi ŝatus labori dum kinofestivalo aŭ se vi jam ekhavis ideojn, kiel fari ĝin pli bona kaj alloga, ne hezitu skribi al ni kinofestivalo@gmail.com.

Subtenanto

Ĉiu deziranto povas finance subteni la kinofestivalon. Ŝajne tio estas plej facila maniero kaj ĝuste tiu mono povas helpi al ni en lasta minuto.

Vi povas transpagi:

  1. Al nia UEA-konto: aosn-o (konto de Aleksander Osincev).
  2. Uzante PayPal al retadreso: financoj@co.uea.org Grave: necesas indiki en la akompana mesaĝo, ke oni transpagu la sumon al UEA-konto: aosn-o
  3. Uzante kreditkartojn: VISA, MasterCard kaj aliajn pere de UEA sekura formo: db.uea.org/alighoj/spagilo.php Grave: necesas indiki en la akompana mesaĝo, ke oni transpagu la sumon al UEA-konto: aosn-o

Ni taksas niajn malnovajn amikojn, sed ni ĉiam ĝojas pri la novaj. Aliĝu al ni kaj vi ne bedaŭros!